Kun orienta pompo vi descendas sur lumaj ŝtupoj; virinaro migra vin sekvas kaj tra la ŝtuparo nigra via neĝblanka bril' la nokton fendas. Preĝante al la Tero vi etendas la brakojn, kaj, je via gesto signa, la buŝoj de la virinaro vigla psalmon de nova primaver' dissendas. La kapoj ondas laŭ la ritmo lante, tra l' vasta spac' la pia kant' solena en forajn altojn spiras kun sopiro. La granda son' nun svenas formortante. L' ebon-ŝtuparo longa, plene plena de l' virinaro, vibras kvazaŭ liro. |